
|
|
Saluton geamikoj!
Nu!
ĉu vi estas pretaj por fari la hundon? Ne estas tro malfacile sed necesas ree rememori la «kajtan»
bazon ( bazon de la birdo kaj de la pingveno
kaj ankaŭ de la elefantido ). Certe vi majstras ĝin nun
Tamen, mi redonas al vi la desegnojn, se
okaze
Oni forgesas rapide, ĉu ne?
La du diagonaloj malsamfalditaj, la du medianoj samfalditaj kaj la ok bisekcantoj samfalditaj sed nur el
la mediano ĝis la angulo, tio por aperigi la kajton. Por daŭri vi devos observi la desegnojn videblajn
maldekstre aŭ la tekston sube. Turnu la kajton por ke la kvar pintoj estu malsupraj. Por faciligi la
laboron nomu ilin : La pinto A antaŭ vi, la pintoj C kaj D sub A, kaj la pinto B je la tria nivelo.
Suprenmetu la pintojn A kaj B ĝis aperigi rombon kaj, nun, vi devas elfari «orelon de kuniklo» !
Kio estas tio? vi diras al
mi
Ĉar vi ne scipovas fari tion ! Ne gravas
mi klarigas
Sufiĉas ke vi prenu
la pinton A kaj valfaldu ĝin laŭ la punktolinioj de la
desegno 2 ( sub tiuj punktolinioj estas la du malgrandai lateroj de la kajto ).
Ĉu bone?
Do ekstaras vertikale la pinto A kaj vi kuŝigu ĝin dekstren.
Poste, returnu la tuton kaj same faru el la pinto B ĝis obteni
la desegnon 3. Nun, imagu ke vi turnu la paĝojn de libro: turnu
la antaŭan paĝon kaj kuŝigu ĝin dekstren. Ĉu vi havas tri dekstrajn paĝojn
kaj nur unu maldekstran? Jese, vi daŭrigu la
laboron
Returnu la tuton kaj, denove turnu la antaŭan paĝon kaj kuŝigu ĝin dekstren.
Nun estas du dekstraj paĝoj kaj du maldekstraj kaj vi vidas kajton kun du pintoj ĉe la supro kiel sur
la desegno 4 Suprenmetu la pinton D ĝis
aperigi rombon kaj returnu
vian laboraĵon. Suprenmetu la pinton C sed tuj malsuprenmetu ĝin valfaldante laŭ EF ĝis
aperigi la samon kiel sur
la desegno 5. Denove returnu la tuton kaj rigardu al
la desegno 6 : vi devas
valfaldi tute krom la pintoj A kaj B, laŭ
la punktoliniaj bisekcantoj videblaj sur la desegno n° 6.
Tiel vi elfaros la voston de la hundo. Estas simetriakso laŭ
kiu vi valfaldu la tuton. Ĉu vi havas la samon kiel sur
la desegno 7?
Nun tiru la pinton C dekstrsupren kaj poste
faldu laŭ la punktolinioj de la desegno n° 7 por elfari la kapon de la hundo.
Mane laboru la voston kaj la du malantaŭajn piedojn. Iĝas la
hundo!
Vidu
la desegnon 8 kaj ne hezitu denove rigardi al la foto de la hundo per
fotoj

|