Origamio esperanto fiŝo

Por fari fiŝon el papero

  En la sekvo => signifas "de tio"

1) Prenu kvadraton el papero por paki: normale ĝi havas buntan flankon kaj la alian tute blankan. Metu la blankan flankon fronte al vi tiel ke la anguloj, A estu maldekstra, B supra, C dekstra kaj D malsupra.

2) Alportu B sur D

=> triangulo bunta, orta kaj izocela ABC kiu kovras la triangulon ADC.

3) Alportu A sur B kaj C sur B

=> kvadrato kun fendita vertikala diagonalo OA=OC

4) Alportu C sur O kaj A sur O

=> tri trianguloj ortaj kaj izocelaj:
*du malgrandaj, CIK kaj AIS, staras supre          
*unu pli granda, SKB, estas malsupre.

5) Nun, ni prilaboru la du malgrandajn triangulojn por fari du naĝilojn al nia fiŝo. 
Por tio:

* Alportu C sur K => faldo IE kiun vi malfaldas.
* Alportu IC sur IE => la unua naĝilo de nia fiŝo.
* Alportu A sur S => faldo IF kiun vi malfaldas.
* Alportu IA sur IF => la dua naĝilo de nia fiŝo.

6) Kaj nun ni okupiĝu pri la malsupraj trianguloj SKB kaj SKD:

* Alportu B sur la mezon de IO => faldo PR.
* suprenigu PR valfaldante laŭ KS => samuraja kasko supre, ĉu?
* malantaŭen alportu D sur O => jen bela samuraja kasko!

7) En tiu kasko enŝovu vian manon kaj deformu la kaskon ĝis vidi kvadraton kun vertikala diagonalo OK=DK sur iu flanko kaj same, vertikala diagonalo OS=DS sur la alia flanko.

8) Tenu vian fiŝon tiel ke D estu supra  kaj la duonkvadratajn triangulojn, blankajn, ortajn kaj izocelajn, DKV kaj DSV estu dekstraj. La vosto estas en V. 

9) Ekde K kaj laŭ KV tondu ĝis M tiel ke KM=2/3 de KV Ekde S kaj laŭ SV tondu ĝis N tiel ke SN=2/3 de SV

10) Faldu paralele al KD (kaj SD) ekde M (ankaŭ de N), vale kaj monte

=> faldo MT=NT kiun vi malfadas

11) Delikate tiru KD kaj SD dekstren, faldante laŭ MT (ankaŭ NT)

Vi ĵus faris la voston de via fiŝo.

 
  por pligrandigo
por la aliaj modeloj

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kio.html