Origamio Esperanto kokido
Bela origamiaĵo!
|
Prenu kvadraton kaj valfaldu ĝiajn du diagonalojn.
Atentu pri la diagonalo AC kaj valfaldante alportu la kvar laterojn de la
kvadrato sur tiun diagonalon sed ne tro faldu, nur faldu de la pintoj A kaj
C ĝis la diagonalo BD. Vi havas la bluajn punktoliniojn kiel sur la dua
desegneto. Alportu
B kaj D unu ĉe alia kaj vi havas rombon AECF kuŝantan sur la tablo:
ĝi estas dutavola kaj vertikale stariĝas du
ortaj kaj isocelaj trianguletoj el la diagonalo EF.
Kuŝigu tiujn du trianguletojn al A kaj vi havas same kiel sur la
tria desegno.
Montfaldu la tuton sekvante la
simetrian akson AC, por aperigi kiel sur la kvara desegno.
En C estos la kapo, en A la
malantaŭa parto, B kaj D estas la flugiloj.
Por fari la kapon:
Faldu laŭ la ruĝa linio
IH kaj faldu vale kaj monte, tiel vi povas sendi malantaŭen tiun pinton C
per «ekstera kontraŭfaldo» Remetu la pinton C antaŭen por la
beko de la kokido kaj faru la bekon kiel sur la tria foteto.
Por fari la malantaŭan parton:
«birda beko»=interna kontraŭfaldo De la pinto A faru «birdan bekon» kiu
sendas A antaŭen, sub la kokido, je la direkto « dir». Resendu A
malantaŭen per nova «birda beko» ankoraŭ je la direkto « dir»,
kaj finfine remetu antaŭen la pinton A per tria «beka birdo» je
la direkto « dir». Nun piedo estas videbla sed estas nur unu do por ke estu
du sekcu iomete la pinton A por disigi la piedojn.
Por la flugiloj
Ilin suprentiru kaj iomete ilin enŝovu sub la kolon de la kokido.
|
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kokido.html