Origamio –Esperanto –Kokinjo 

4a de majo 2005

 * Elpaperan kvadraton ABCD  vi prezentas tiele:

   A estu supre, B dekstre, C malsupre kaj D maldekstre.

 * Tutvalfaldu la diagonalon AC => faldo 1.
  Malfadu. 

  * Sen tutfaldi la duan diagonalon, nur marku faldeton en ĝia mezo por determini la centron O de la kvadrato. Tiu faldeto ne estos kalkulata en la sekvo. 

 * Alportu A sur O => faldo 2.
Malfaldu kaj A restu supre. 

  * Alportu B sur O sed ne tutfaldu, nur duone faldu: faldu la malsupran duonon => faldo 3-1 en la dekstro.
Malfaldu kaj gardu A supre. 

  * Alportu D sur O kaj kiel vi faris dekstre vi same faru maldekstre. Do ne tutfaldu sed nur duonfaldu faldante la malsupran duonon => faldo 3-2 en la maldekstro.
Malfaldu kaj A restu supre, kaj B dekstre. 

   
Nun, antaŭ daŭrigo por akiri kokinjon estus saĝe ke vi kontrolu ĉi tiel: 

Kiom da faldoj videblas?
Ĉu kvar? bonege! 

Kiaj ili estas?
Ĉiuj valaj. Tri estas paralelaj, kaj la direkto de la kvara estas orta al ili? Jes? Bonege! 

Kiom longaj ili estas?
La plej longa estas la diagonalo, la paralelaj al la diagonalo longas kvaronon de diagonalo kaj la orta longas duonon de diagonalo. Ĉu bone?

Subokule ni havas kvadraton ABCD, A supre, B dekstre, C malsupre kaj D maldekstre.

  * Ni returnu la paperon, tamen gardante A supre do B venas maldekstren kaj D dekstren. La kvar faldoj fariĝis montaj. 

  * Rigardu atente kie estas la mezo de ĉiu latero de la kvadrato. Ne bezonatas mezurilo ĉu?
Ĉiun latermezon siavice vi alportu sur O, sed _ne tutfaldu_, nur duonfaldu laŭ la dua kaj tria kvarono =>Kvar valfaldoj 4-1, 4-2, 4-3 kaj 4-4. Ili formas novan kvadraton abcd samcentran kiel ABCD kaj eĉ homotetian de ABCD en la rilatumo 1/2 ( ne timu pro la vorto "homotetia": alivorte mi povus diri ke la lateroj de abcd estas paralelaj al tiuj de ABCD kaj la du kvadratoj havas la saman centron O).
Se A ne plu estas supre, remetu ĝin supren. 

  * Kaj jen por vi la lasta faldo: La diagonalon BD vi valfaldu sed tre tre atentu _ nur ĝin faldu ekster la kvadrato abcd. Do vi nur valfaldu kaj la unuan kaj la kvaran kvaronon de la diagonalo.
Malfermu. A estu supre. 

  * Refaldu la kvaran kvaronon de la diagonalo AC (estis en la faldo1) por ke ĝi fariĝu vala (ĝi estis monta post returno de la papero).
Malfaldu kaj aranĝu la paperon por ke ĝi ne plu estu ebena sed reliefa (tridimensia) fronte al vi sur la tablo, kun A supre: la kvar montfaldoj kaj la sep valfaldoj permesas tion.
Normale A kliniĝas al la tablo, B kaj D kuŝas sur la tablo kaj C leviĝas al vi.
Vidu la
foton surklakante ĝin           La kokinjon oni komencas diveni...    

  * Prenu la pinton B en mano kaj D en la alia mano, kaj alportu ilin unu kontraŭ la alian por formi la monde konatan kokinjon .  Alklaku sur la vorton kokinjon   por ĝin vidi.

Por aliaj modeloj de origamio    Por la paĝo en la franca

Printebla versio

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kokinjo.html