Prenu kvadraton kaj faldu laŭ ĝiaj diagonaloj kaj ĝiaj medianoj tiele: post ĉiu faldo malfaldu kaj ne returnu la paperon. Nun, malfermu la tuton kaj almetu la laterojn laŭvice sur la medianoj, gardante nur la du lastajn faldojn, tiuj kiuj estas vertikalaj.
Ĉu vi havas rektangulon kun centro O, kaj kun la kvar verticojn A,B,C,D de
la komenckvadrato sur la vertikala mediano? se jese, tre bone! Ni nomu A , B la
pli altaj kaj C , D la aliaj. Ĉu bone ? Do daŭrigu kaj atentu!
Per la fingroj alportu
A (nur A ) sur O, same alportu B sur O, C sur O, D sur O. Ĉu vi havas
antaŭ vi du kvadratojn, sur pli granda kvadrato? La tuto formanta neregulan
sesangulon, vidu la 1an foton de la kuniklo. Gravas ke vi
havu la kvar pintojn A, B, C, D en la centro.
Lateren tiru C kaj D ĝis aperigi specon de ŝipo ( la arkeo de Noë ) vidu la 2an foton de la kuniklo, kaj tuj malsuprenmetu ilin.Vi devas aperigi sesangulon kun unu kvadrato, la alta kvadrato, vidu la 3an foton de la kuniklo. Nun ni laboru tiun kvadraton por fari la kapon de la kuniklo..Ni nomu E la plej altan verticon ( estas la verticangulo de A kaj B). Suprenmetu A kaj B, vidu la 4an foton de la kuniklo renversigante E malantaŭen (por la foto mi prezentis ĝin horizontale sed vi laboru vertikale). Jen nova sesangulo sen kvadrato
Valfaldu la bisekcantojn de la pintoj A kaj B kaj,
vidu la 5an foton de la kuniklo poste, malsuprenmetu A kaj B venigante E
denove antaŭen, vidu la 6an foton de la kuniklo. Nun la tuto havas simetriakson laŭ kiu vi
montfaldu, vidu la 7an foton de la kuniklo. Tenu vian laboraĵon tia maniere ke la lasta faldo estu vertikala. Nun tiru la du pintojn A kaj B sed ne tro ! iomete…ĝis…
preskaŭ iĝu la kuniklo !
vidu
la 8an foton de la kuniklo
Faru ĝian muzelon kaj por fari la piedojn rigardu al
la 9a foto por staranta kuniklo kaj al
la 10a por sidanta kuniklo.
Alklaku sur
fotoj por aliaj modeloj de origamio aŭ sur kontaktoj
por pli pri mi
miaj ligiloj
Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/kuniklinoj.html