Origamio –Esperanto –Bazo por fari maskon

12a de Januaro 2006


 El paperfolio A4 granda vi faras kvadraton kaj valfaldu laŭ la du diagonaloj. Returnu la paperon kaj aranĝu ĝin tiel maniere ke estu supre vertico P, malsupre alia kaj du flanke.

   Alportu sur la centron de la kvadrato la verticon P. Nun videblas orta kaj izocela triangulo.

   En tiu triangulo valfaldu laŭ la bisekcantoj de ĉiu angulo 45 grada sed ne sur la tuta longo, nur ĝis la simetria akso de la triangulo. Ne malfaldu, la du faldoj formas malgrandan pinton kiu staras. Vidu la foton 1 de la masko masko 1

Nun vi premas la pinton P simetrie tiel vi formas malgrandan kajton. Returnu la laboraĵon.

Serĉu la du medianojn de la dekomenca kvadrato kaj observu ke du duonmedianoj formas izocelan kaj ortan triangulon sub kiu kuŝas la pinto P. Vi valfaldu laŭ tiuj du duonmedianoj, malfaldu ilin kaj returnu vian laboraĵon.

Sur la foto 2 de la masko masko 2 videblas du bisekcantoj kiujn mi indikis per lineo kun haltostreketoj. Ĉi tiujn bisekcantojn vi valfaldu kaj poste malfaldu. Vi remetu la pinton P supre.

Nun vi prilaboru la orelumojn. Por tio kuŝigu al la centro, sed ne ĝis la centron, malgrandan izocelan kaj kaj ortan rektangulon kaj, sen malfadi tiun triangulon, faru faldon laŭ la bisekcanto de ĝia supra angulo 45 grada. Vidu la foton 3 de la masko  masko 3

La masko estas preskaŭ finita. Nun vi montfladu laŭ la simetria akso de la tuto, kaj la pinto P ne plu videblos pro la montfaldoj de la du duonmedianoj. Rigardu al la foto 4 de la masko masko 4 kaj tiel vi vidos ke mi nomas R la kontraŭan verticon al P.

Alportu tiun pinton R al la piedo de la maldekstra orelumo, malfaldu kaj kontraŭfaldu, tiel estas ke vi alportu la pinton R al la piedo de la dekstra orelumo. Formiĝis nova izocela kaj orta rektangulo kiun vi distranĉos de la tuto por modelo 1 kaj kiun vi finlaboros laŭguste por la modelo 2. Ambaŭkaze vi faros aperturojn simetriajn por la okuloj. Kaj finfine vi akiris origamian bazon de via masko. Restas por vi ornami ĝin per plumoj, floretoj, brilaĵoj, franĝoj, kornoj...lasu vian imagon kaj fantazion agi por ke la masko plaĉu al tiu kiu ĝin survizaĝos.

            

  la paĝo en la franca      

      pour la aliaj modeloj

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/masko.html