Origami –esperanto –stelo.

per simplaj faldoj stelo el papero

 

1 – Ni prenu paperfolion A4 grandan aŭ duono–A4, kvarono–A4 grandan.

2 – Ni skribu sur la anguloj A, B, C, D tiamaniere ke :
* AB kaj CD estu la plej longaj lateroj      
* A en la maldekstra kaj supra angulo      
* B en la dekstra kaj supra angulo           
* C en la dekstra kaj malsupra angulo      
* D en la maldekstra kaj malsupra angulo.

3 – Valfaldu laŭ la diagonaloj AC kaj BD kaj skribu O en la centro de ABCD.

4 – Dorsoflanke ni ankaŭ skribu A, B, C, D kaj O sed ni tre atentu ke ĉiu angulo havu nur unu literon kaj ne du...

5 – Ni revalfaldu laŭ BD kaj aranĝu nian laboraĵon por ke BD estu horizontala kaj la pintoj C kaj A aspektu kiel pintoj rande de vulkana kratero, C starante pli antaŭe ol A.

6 – Per valfaldo ni alportu B sur C kaj per montfaldo ni alportu D sub A.

7 – Antaŭ plulabori, kontrolu ke la du pintoj A kaj C de la kraterrando staras supre, kun A maldekstre kaj iom pli malantaŭe ol C, kun B sur C kaj D sub A.

8 – Nu, ni tre atente rigardu al la pinto B. Tie videblas orta triangulo kiun ni nomas OBS (S ortas la triangulon), kaj ankaŭ videblas izocela triangulo kiun ni nomas OBH ( BH=OH)

9 – Faldu vale kaj monte laŭ HB, tiel vi povas ŝovi la parton HBS sub OBH.
–––> Nun la pinto B aspektas izocele triangula ĉar nur videblas OBH.

10 – Valfaldu laŭ OA kaj OD.

11 – Alportu D sur la punkton H.

12 – Montfaldu laŭ AD
–––> izocela triangulo kuŝas interne de la pinto A.

13 – Sen faldi la pinton D refaldu monte laŭ OC kaj OB.
–––> Aperas 4 pintoj de la kvinpinta stelo.
Dekstre dormas la pinto B sub la pinto C, ĉu?

14 – Ni tuj veku la pinton B kaj alportu ĝin maldekstren por formi la kvinpintan stelon kiun vi povas vidi klakante sur la suban steleton.

15 – Por fari pli ekzaktan kvinpintan stelon mi konsilas al vi preni paperfolion 16*22 grandan ĉar la kvociento 16÷22 tre proksimas tan 36°.
vidu mian stelon

Por la aliaj modeloj por la aliaj modeloj         pagxo en la franca Por la franca paĝo

Por aŭskulti tre belan kristnaskan kanzonon 

"Infanoj de Palestino"

Kopiado malpermesata por komerca celo.
Adreso de ĉi paĝo: www.corobu.com/stelo.html >